Beginoj kaj begardoj

Beginoj kaj begardoj
religia okupo Redakti la valoron en Wikidata
Catholic laity
vdr
Begino el la 19-a jarcento
Begina korto en Amsterdamo
Beginejo de Hasselt
Beginejo de Breda
Beginejo de Antverpeno

Begino loĝis sola kaj kiel parto de libera laikaj komunumo ene de la katolika Eklezio kaj kutime loĝis en beginejo. Kontraŭe al ano de religia ordeno beginoj faris neniujn porĉiamajn promesojn krom tiu de ĉasteco. Ili rajtis posedi financajn kaj nemoveblajn havaĵojn. Beginoj povis iam ajn forlasi la komunumon. Foje, la termino begino (mokante) estas uzata por pia edzino aŭ bigotulo. En 2013, la lasta begino de la mondo mortis en Kortrijk. Oni nomis begardoj la virajn beginojn.

La beginoj vivtenis sin per simplaj laboroj (ekz. teksado, puntofarado), instruis kaj flegis malsanulojn. Ili havis gravan rolon en estiĝo de la nacilingva religia literaturo.

Ilia Patrona Sanktulo estas Sankta Begga. La vorto "begino" estis derivita de ĉi tiu nomo. Tamen, aliaj fontoj diras ke rilatas al la koloro de iliaj vestajoj: flavgriza. Ankoraŭ aliaj fontoj diras ke la vorto devenas de Albigensismo. Ankaŭ estas supozo, ke la termino devenas de la radiko begg kiu signifus murmuri (kp la francan bègue). En ĉi tiu vido, begino estus virino kiu senĉese murmuras preĝojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy